TITOLPAĜO FRANZ KAFKA LA PROCESO - Libcom

Transcription

TITOLPAĜOFRANZ KAFKALA PROCESOromano

PRI LA TRADUKOAŭtoroFranz KafkaTitoloLa procesoTradukisDorothea Kaiser &Hans-Georg Kaiser(Donjo & Cezar)laŭ la eldonode la eldonejoParkland:Franz1 Kafka„Romane undErzählungen“LingvekontrolisVladimir TürkAranĝisFrank Vohla &Hans-Georg KaiserFinrevizioje la 03-a de aŭgustoen la jaro 2016

Unua ĉapitroArestigo – Interparolado kun sinjorino Grubaĥ –Poste fraŭlino BrosistoIu certe kalumniis sinjoron K., ĉar sen tio, ke li faris ionmalbonan, oni arestis lin iumatene. La kuiristino desinjorino Grubaĥ, lia ĉambroluigantino, kiu alportisĉiutage je la oka la matenmanĝon al li, ĉifoje ne venis. Tioankoraŭ neniam okazis. K. atendis ankoraŭ dum iom datempo, vidis de sia kapkuseno la maljunulinon, kiu loĝistranse de li kaj observis lin kun scivolemo tute nekutimaĉe ŝi. Sed poste, samtempe kaj malagrable tuŝita kajmalsata, li sonorigis. Tuj iu frapis kaj viro, kiun li ankoraŭneniam vidis en tiu loĝejo, enpaŝis. Li estis svelta kajtamen fortika, li surhavis malvastan nigran veston, kiu,simila al la vojaĝkostumoj, estis provizita per diversajfaldoj, poŝoj, bukoj, butonoj kaj zono, kaj sekve de tio,sen tio, ke oni klariĝus por kio ĝi servu, ŝajnis precipepraktika.„Kiu vi estas?“ demandis K. Kaj eksidis tuj duone1

rektiĝinta en la lito. Sed la viro ignoris la demandon,kvazaŭ oni devus toleri lian aperon, kaj siaflanke li nurdiris: „Vi sonorigis?“„Anna alportu al mi la manĝon“, diris K. kaj li provis,komence silente, konstati per atentemo kaj pripensado,kiu la viro fakte estas.Sed tiu ne tro longe elmetis sin al liaj rigardoj, sed turnissin al la pordo, kiun li malfermis iomete, por diri al iu, kiuevidente staris ekstere apud la pordo: „Li volas, ke Annaalportu la matenmanĝon al li.“Sekvis en la apuda ĉambro malgranda ridado, laŭ la tonone estis tute certe, ĉu ne pluraj personoj partoprenis ĝin.Kvankam la fremda viro per tio ne povis ekscii ion, kion line sciis jam pli frue, li nun tamen diris kvazaŭ en tono desciigo al K.: „Tio ne eblas.“„Tio estus nova“, diris K., saltis el la lito kaj surmetisrapide sian pantalonon. „Mi tamen volas vidi, kiaj homojestas en la apuda ĉambro kaj kiel sinjorino Grubaĥrespondecigos tiun ĝenon vidalvide al mi.“ Kvankam li tuj2

ekpensis, ke li ne devus diri tion laŭte kaj, ke li per tiokvazaŭ agnoskis la gardorajton de la fremdulo, sed tiotiumomente ne ŝajnis grava al li.Almenaŭ la fremdulo tion tiel komprenis, ĉar li diris: „Ĉuprefere vi ne volas resti ĉi tie?“„Mi nek volas resti ĉi tie nek esti alparolata de vi, tiomlonge, kiom vi ne prezentas vin al mi.“„Mi diris tion bonintence“ diris la fremdulo kaj malfermisnun libervole la pordon. En la apuda ĉambro, en kiun K.pli lante2 eniris ol li intencis, ĝi aspektis unuavidepreskaŭ tute same tiel, kiel en la vespero antaŭe. Estis laloĝoĉambro de sinjorino Grubaĥ, eble estis en tiuĉambro, tro plenŝtopita per mebloj, kovriloj, porcelanaĵojkaj fotografaĵoj3, nun iom pli da spaco ol kutime. Oni netuj ekkonis tion, tiom malpli, ĉar la plej esencan ŝanĝonkaŭzis la ĉeesto de viro, kiu sidis ĉe la malfermita fenestrokun libro, de kiu li nun suprenrigardis. „Vi estus devintaresti en via ĉambro! Ĉu Francĉjo tion ne diris al vi?“„Jes, sed kion vi celas?“ diris K. kaj rigardis de la nova3

konato al la nomito Francĉjo – kiu restis staranta en lapordo – kaj poste denove reen. Tra la malfermita fenestrodenove ekvideblis la maljunulino, kiu kun vera scivolemode aĝegulino estis irinta al la nun transe troviĝantafenestro, por povi vidi ankaŭ plu ĉion. „Mi volas ja lasinjorinon Grubaĥ – “, diris K., li faris movon, kvazaŭ livolus forŝiri sin de ambaŭ viroj, kvankam tiuj starismalproksime de li kaj intencis iri plu.„Ne“, diris la viro ĉe la fenestro, ĵetis la libron surmalgrandan tablon kaj ekstaris. „Vi ne rajtas foriri, viestas ja arestita.“„Tiel ŝajnas“, diris K. „Kaj kial do?“ li demandis poste.„Ni ne estas komisiitaj diri tion al vi. Iru en vian ĉambronkaj atendu. La tribunala proceduro kontraŭ vi ja jamkomenciĝis, kaj vi ekscios ĉion ĝustatempe. Mi transirasla limojn de mia komisio, se mi parolas tiel amikece al vi.Sed mi esperas, ke neniu krom Francĉjo aŭdas tion, kajtiu mem kontraŭ ĉiu regularo afablas al vi. Se vi ankaŭplu tiel bonŝancos, kiel ĉe la elekto de viaj gardistoj, vipovos esti fidoplena.“4

K. volis sidiĝi, sed nun li vidis, ke en la tuta ĉambro neestis sidloko, krom la fotelo ĉe la fenestro.„Vi ja ankoraŭ akceptos, kiel ĝusta ĉio ĉi dirita estas“,parolis Francĉjo kaj samtempe kun la alia viro irisrenkonte al li. Precipe la laste nomita estis konsiderindepli alta ol K. kaj frapis ofte sur lian ŝultron. Ambaŭkontrolis la noktĉemizon de K. kaj diris, ke li nun devossurmeti multe pli aĉan ĉemizon, sed, ke ili tamenkonservos por li tiun ĉemizon, tiel, kiel liajn ceterajnvestojn, kaj ke ili tiukaze, se lia afero havos favoranrezulton, redonos ilin al li.„Estos pli bone, se vi donos la vestojn al ni anstataŭ al ladeponejo“, ili diris, „ĉar en la deponejo ofte okazasmalklaraĵoj, kaj krome oni vendas tie ĉiujn vestojn postcerta tempo, sen konsideri, ĉu la koncerna procedurofiniĝis ĉu ne. Kaj kiom longe daŭras tiaj procesoj, specialeen la lasta tempo! Lastfine vi ja efektive ricevus de ladeponejo la enspezon, sed tiu enspezo unue estas jam persi mem malgranda, ĉar ĉe la vendo ne decidas la sumaalto de oferto, sed la suma alto de la subaĉeto, kaj eĉ plimalpliiĝas tiaj enspezoj laŭsperte, se ili estas plu5

transdonataj de mano al mano kaj de jaro al jaro.“ K.apenaŭ priatentis tiujn parolojn, la disponrajton pri siajaĵoj, kiun li eble havis ankoraŭ, li ne taksis alte, multe pligrave estis por li ricevi klarecon; sed en la ĉeesto de tiujhomoj li eĉ ne povis pripensi, denove kaj denove puŝis linoficiale amikece la ventro de la dua gardisto – povas estisja nur gardistoj – kiam li rigardis supren, li ekvidis je tiesdika korpo maladekvatan sekan ostecan vizaĝon kun treflanken turnita nazo, la vizaĝo transen de li komunikiskun la alia gardisto. Kiaj homoj ili estas? Pri kio iliparolis? Al kiu instanco ili apartenas? K. vivis ja en landokun leĝigita konstitucio, ĉie regis paco, ĉiuj leĝoj plenevalidis, kiu kuraĝas ataki lin en ties loĝejo? Li ĉiaminklinis al tio ĉion akcepti kiel eble plej senafliktite, laplejan malbonon li akceptis nur tiukaze, se la plejmalbona ekis okazi, li zorgis sin ne jam antaŭe pri laestonteco, eĉ tiukaze ne, se minacis kio ajn. Sed en tiukazo tio ne ŝajnis ĝusta al li, kvankam oni povis rigardi latuton kiel ŝercon, kiel krudan ŝercon, kiun la kolegoj en labanko aranĝis pro nekonataj kaŭzoj, eble tial, ĉar li havassian tridekjaran naskiĝtagon, kompreneble tio eblas, ebleli devus nur iel ridi al la vizaĝoj de la gardistoj, kaj ili6

kunridus, eble ili estis servoviroj de la stratangulo, iliaspektis ne malsimile al ili – sed tamen li ĉifoje, fakte jamekde la unua rigardo al la gardisto Francĉjo, estis firmedecidita ne koncedi eĉ la plej etan avantaĝon, kiun li eblehavas kontraŭ tiuj homoj. Ke oni povus diri iam poste, keli ne komprenas ŝercojn, K. konsideris kiel tutemalgrandan danĝeron, sed bone li rememoris – kvankamalikaze ne estis lia kutimo lerni el spertoj – pri kelkaj porsi mem malgravaj kazoj, dum kiuj li kondutis, diferencede liaj amikoj, konscie nememgarde, sen la plej eta sentopor la eblaj sekvoj, li do kondutis nememgarde kaj tialestis punata per la rezulto. Tio ne denove okazu, almenaŭne ĉifoje; se estus komedio, li volus kunludi.Ankoraŭ li estis libera. „Permesu“, li diris kaj iris rapideinter la gardistoj en sian ĉambron.„Li ŝajnas esti prudenta“, li aŭdis post si. En sia ĉambro lituj malfermŝiris la tirkestojn de sia skribotablo, tie ĉiokuŝis bonorde, sed ĝuste la legitimaĵajn paperojn, kiujn liserĉis, li ne tuj povis trovi pro sia ekscitiĝo. Fine li trovissian biciklistan legitimilon kaj jam volis iri kun ĝi al lagardistoj, sed tiam la papero ŝajnis al li tro bagatela kaj li7

serĉis plu, ĝis li trovis la naskiĝatestilon. Kiam li denoverevenis en la apudan ĉambron, ĝuste malfermiĝis latransa pordo, kaj sinjorino Grubaĥ intencis eniri tien. Onividis ŝin nur momenton, ĉar apenaŭ rigardinte sinjoronK., ŝi embarasiĝis, pardonpetis kaj malaperis, egememgarde fermante la pordon. „Ja envenu, mi petas“, K.nur sukcesis diri ankoraŭ. Sed nun li staris kun siajpaperoj meze de la ĉambro, vidis ankoraŭ al la pordo, kiune malfermiĝis denove, kaj estis reatentigita nur per laalvoko de la gardistoj, kiuj sidis ĉe la eta tablo de lamalfermita fenestro, kaj kiel K. nun ekvidis,matenmanĝis. „Kial ŝi ne envenis?“ li demandis.„Ŝi ne rajtas“, diris la pli granda gardisto. „Vi estas jaarestita.“„Kiel mi povas esti arestita? Kaj eĉ tiamaniere?“„Nun, vi do rekomencas tion, ĉu ?“ la gardisto diris kajtrempis buterpanaĵon en la mielobareleton. „Tiajndemandojn ni ne respondas.“„Vi devos respondi ilin“, diris K. „ĉi tie estas miaj8

legitimaĵoj, montru nun viajn kaj antaŭ ĉio laarestordonon.“„Dio, mia!“ diris la gardisto. „Domaĝe, ke vi ne povasakcepti vian situacion, ke vi ŝajne insistas senutile incitinin, tiujn, kiuj nun verŝajne el ĉiuj viaj kunhomoj plejproksime staras al vi.“„Estas tiel, do fidu tion“, diris Francĉjo, kiu ne levis lakafotason, kiun li tenis permane, al sia buŝo, sed longerigardis al K., verŝajne signifoplene, sed nekompreneble.K. cedis, sen deziri tion, al interrigarda dialogo kun laokuloj de Francĉjo, sed tiam tamen frapis sur siajnpaperojn kaj diris: „Ĉi tie estas miaj legitimaĵoj.“„ Sed kial ili interesu nin?“ vokis nun jam la grandagardisto. „Vi kondutas pli malbone ol infano. Kaj kion vicelas do? Ĉu vi volas per tio rapide fini vian grandanmalbenitan proceson, ĉar vi diskutas kun ni, kun lagardistoj, pri legitimaĵoj kaj arestordono? Ni estassubrangaj dungitoj, kiuj apenaŭ scias ion pri legitimaĵapapero, kaj kiuj ne havas alian rilaton al via afero ol tiun,9

ke ili gardas vin ĉiutage dum dek horoj kaj estas pagatajpor tio. Tio estas ĉio, kio ni estas, sed tamen ni sufiĉekapablas kompreni, ke la altaj instancoj, al kiuj ni servas,antaŭ ol ili ordonos tian areston, tre precize informiĝispri la kialoj de la aresto kaj pri la persono de la arestito.Rilate al tio eraro ne eblas. Nia instanco, laŭ tio, kion miscias pri ĝi, kaj mi konas nur la plej subajn rangojn, ja neserĉas la kulpon eble eĉ ĉe la loĝantaro, sed, kiel estasskribite en la leĝo, estas altirata de la kulpo kaj devaselsendi nin, la gardistojn. Tio estas la leĝo. Kiel eraropovus esti pri tio?“„Tiun leĝon mi ne konas“, diris K.„Des pli malbone por vi“, diris la gardisto.„Kaj ĝi certe ekzistas, mi supozas, nur en viaj kapoj“, dirisK., li intencis enŝteliĝi iel en la pensojn de la gardistoj,volis gvidi ties pensojn favore al si aŭ kvazaŭ civitaniĝi enili.Sed la gardisto diris nur rifuzante: „Vi sentos ĝin.“Francĉjo enmiksiĝis kaj diris: „Atentu, Vilhelmo, li10

koncedas, ke li ne konas la leĝon kaj samtempe li asertasesti senkulpa.“„Vi tute pravas, sed al li oni povas komprenigi nenion“,diris la alia.K. respondis nenion pli; ĉu mi eĉ pli konfuzigu min pro lababilaĉo de tiuj plej subaj organoj? Ili mem koncedas estitiaj. Ĉiukaze ili parolas ja pri aferoj, kiujn ili tute nekomprenas. Ilia certeco eblas nur pro ilia stulteco. Kelkajvortoj, kiujn mi interparolos kun homo egalranga al mi,faros ĉion nekompareble pli klara ol la plej longajinterparoloj kun ili. Li iris kelkajn fojojn en la liberaspaco de la ĉambro antaŭen kaj malantaŭen, transe lividis la maljunulinon, kiu estis tirinta al al fenestro eĉmulte pli aĝan maljunulon, kiun ŝi ĉirkaŭbrakis ĉe lakoksoj. K. devis fini tiun prezentadon. „Konduku min alvia superulo“, li diris.„Se li deziros tion; sed ne pli frue“, diris la gardistonomita Vilhelmo. „Kaj nun mi konsilas al vi“, li aldonis,„ke vi iru en vian ĉambron, ke vi kondutu trankvile kajatendu tion, kion oni decidos pri vi. Ni konsilas al vi, ke vi11

ne distru vin per senutilaj pensoj, sed koncentriĝu, onipostulos vian tutan energion. Vi traktis nin ne tiel, kiellaŭus al nia komplezemo al vi. Vi forgesis, ke ni, ni estukio ajn, almenaŭ nun kontraŭe al vi estas viroj liberaj, tione estas malgranda avantaĝo. Tamen ni pretas, se vihavas monon, alporti por vi malgrandan matenmanĝon ella transa kafodomo.“Sen respondi tiun proponon, K. staris silente dum iom datempo. Eble ambaŭ, se li malfermus la pordon de laapuda ĉambro aŭ eĉ la pordon de la antaŭĉambro, tute nekuraĝus malhelpi lin, eble tio estus la plej facila solvo dela tuta afero, se li puŝus la aferon ĝis la ekstremo. Sedeble ili tamen kaptus lin, kaj se li estus ĵetita jam teren,estus perdita ankaŭ lia supereco, kiun li nun reteniskontraŭe al ili en certa rilato. Tial li preferis la sekureconde la solvo, kiun devos rezultigi la laŭnatura okazado, kajli reiris en sian ĉambron, sen tio, ke plia vorto estus diritade lia flanko aŭ flanke de la gardistoj.Li ĵetis sin sur la liton kaj prenis de la lavotablo belanpomon, kiun li hieraŭ vespere preparis por lamatenmanĝo. Nun ĝi estis lia ununura matenmanĝo kaj,12

kiel li ĉiukaze certigis al si, kiam li faris la unuan grandanmordon, ĝi estas multe pli bona ol estus la matenmanĝoel la kota noktkafejo, kiun li povus ricevi pere de la favorode la gardistoj. Li bonfartis kaj estis optimisma. En labanko, estas vere, li forestis hodiaŭ antaŭtagmeze de siaservo, sed tio, pro la relative alta pozicio, kiun li havis tie,facile senkulpigeblus. Ĉu li donu la veran kaŭzon por siaforesto? Li pensis fari tion. Se oni ne kredus al li, kiokompreneblus en tiu kazo, povus atesti sinjorino Grubaĥ,aŭ ankaŭ la gemaljunuloj el transe, kiuj nun certe jamremarŝas al la fenestro transe de lia ĉambro. K. miris, ke,almenaŭ el la vidpunkto de la gardistoj, ili pelis lin en laĉambron kaj tie lasis lin sola. Kvankam tie li havusdekfoje la okazon mortigi sin. Sed samtempe li demandissin, ĉifoje el sia vidpunkto, kiun kaŭzon li povus havi farition. Eble tial, ĉar la du apudĉambruloj sidis kaj forkaptislian matenmanĝon? Estus tiel sensence mortigi sin, ke eĉ,se li havus la deziron, li ne kapablus fari tion prosensenco. Se la spirita limigiteco de la gardistoj ne estustiel okulfrapa, tiukaze oni povus supozi, ke ankaŭ ili,sekve de la sama konvinko, ne estus konsiderintaj tiondanĝera lasi lin sola. Eble ili nun, se ili emus observi lin,13

kiel li iras al murŝranko, en kiu li konservas bonanbrandon, kiel li nun, por anstataŭi la matenmanĝon, unueeltrinkas glaseton kaj poste akceptas duan kun la celokuraĝigi sin, la lastan nur pro memgardo por lamalverŝajna kazo, ke tio estus necesa.Jen voko el la apuda ĉambro tiom timigis lin, ke liajdentoj klakis tinte la glason. „La inspektoro vokas vin!“diris Francĉjo.Estis nur la kriado, kiu timigis lin, tiu konciza, hakeca,militeca kriado, pri kiu li ne opiniis kapabla la gardistonFrancĉjo. La ordono mem estis tre bonvena al li.„Finfine!“ li vokis respondante, fermriglis la murŝrankonkaj tuj rapidis en la apudan ĉambron. Tie staris la dugardistoj kaj ĉasis lin, kvazaŭ tio tute memkompreneblus,malantaŭen en ties ĉambron.„Kion vi permesas al vi?“ ili vokis. „Ĉu vi volas montri vinantaŭ la inspektoro en tiu ĉemizo? Li traktos vin perbatoj, kaj nin kun vi!“„Lasu min, ĉe la diablo!“ vokis K., kiu jam estis puŝita14

malantaŭen ĝis sia vestoŝranko. „Se oni atakas min enmia lito, oni ne povas supozi trovi min en festkostumo.“„Helpas nenio“, diris la gardistoj, kiuj ĉiam, se K. kriis,fariĝis tute trankvilaj, ja preskaŭ malĝojaj, kaj tielkonfuzis aŭ kvazaŭ rekonsciigis lin.„Ridindaj ceremonioj!“, li ankoraŭ grumble diris, sedlevis jam kostumon de la seĝo kaj tenis ĝin dum certatempo ambaŭmane, kvazaŭ li antaŭmontrus ĝin por lajuĝo de la gardistoj. Ili kapneis.„Ĝi devas esti nigra kostumo“, ili diris. K. sekve de tioĵetis surteren la kostumon kaj diris – li mem ne sciis,kiusence li diris tion – : „Ja ne estas jam la ĉefajuĝdebato.“La gardistoj ridetis, sed ripetis: „Devas esti nigrakostumo.“„Se mi tiel rapidigas la aferon, tio konvenas al mi“, dirisK., mem malfermis la vestokeston, serĉis longe en multajvestoj, elektis sian plej bonan nigran kostumon,ĵaketokostumon, kiu pro la talio preskaŭ levis bruon inter15

konatoj. Li eltiris nun ankaŭ alian ĉemizon kaj komenciszorgeme vesti sin. Sekrete li supozis, ke li akcelis la tutanaferon per tio, ĉar la gardistoj forgesis devigi bani lin. Liobservis ilin, ĉu ili eble tamen memorus pri tio, sed ilikompreneble tute ne ekpensis tion, anstataŭ tio Vilhelmone forgesis forsendi Francĉjon kun la sciigo al lainspektoro, ke K. vestas sin.Kiam li jam komplete vestis sin, li devis iri proksimeantaŭ Vilhelmo tra la nun vaka apudĉambro en lasekvantan, kies pordo jam malfermiĝis ambaŭflanke. Tiuĉambro, kiel K. precize sciis, estis ekloĝata antaŭ ne longede iu fraŭlino Brosisto, de skribmaŝinistino, kiu kutimetre frue iris al la laboro, malfrue hejmvenis kaj kun kiu K.interŝanĝis ne multe pli ol la salutvortojn. Nun laŝranketo apud ŝia lito estis puŝita kiel debatotablo mezende la ĉambro, kaj la inspektoro sidis malantaŭ ĝi. Li metiskrucforme la gambojn unu sur la alian, kaj apogis sin perbrako sur la dorsa apogilo de la seĝo.En angulo de la ĉambro staris tri junaj homoj kaj rigardisla fotografaĵojn de fraŭlino Brosisto, kiuj troviĝis en matopendigita surmure. Je la klinko de la malfermita fenestro16

pendis blanka bluzo. Ĉe la transa fenestro, lagemaljunuloj staris denove antaŭen kliniĝinte, sed iliasocieto pligrandiĝis, ĉar malantaŭ ili, ege elstare leviĝintesuper ilin, staris viro kun surbruste malfermita ĉemizo,kiu perfingre premis kaj turnis sian ruĝeman pintbarbon.„Ĉu Josef K.?“ la inspektoro demandis, eble nur porkoncentrigi la distritajn okulojn de K. al si mem. K.kapjesis. „Vi eble estas tre surprizita pro la okazaĵoj de lahodiaŭa mateno, ĉu?“La inspektoro demandis kaj rearanĝis ŝovante per ambaŭmanoj la malmultajn aĵojn, kiuj kuŝis sur la ŝranketo, lakandelon kun alumetoj, libron kaj pinglokusenon, kvazaŭestus aĵoj, kiujn li bezonas por la debato.„Certe“, diris K., kaj la sento de bonfarto stari finfineantaŭ prudenta homo kaj povi interparoli kun li, kortuŝislin. „Certe, mi estas surprizita, sed neniukaze mi estas tresurprizita.“„Ne tre surprizita, ĉu ?“ demandis la inspektoro kajstarigis nun la kandelon en la mezon de la tableto, dum li17

grupigis la aliajn aĵojn ĉirkaŭ ĝin.„Vi eble miskomprenas min“, K. rapidis rimarki. „Miopinias“, tiumomente K. interrompis sin kajĉirkaŭrigardis pro fotelo. „Mi ja povas sidiĝi, ĉu ?“ lidemandis.„Ne kutimas“, respondis la inspektoro.„Mi opinias“, diris K. nun sen plia paŭzo, „ke mi efektiveestas tre surprizita. Sed, se oni estas tridek jarojn en lamondo kaj sole devis trabarakti sin, kiel estis mia sorto,tiukaze oni estas hardita kontraŭ surprizoj kaj ne plu troatentas ilin. Speciale ne la hodiaŭan.“„Kial speciale ne la hodiaŭan?“„Mi ne volas diri, ke mi konsideras la tuton ŝerco, por tiola preparoj, kiuj estis entreprenitaj, estas tro ampleksaj.Ĉiuj membroj de la pensiono devus partopreni, kaj ankaŭĉiu el vi, tio transirus la limojn de ŝerco. Mi do ne dirus,ke tio estas ŝerco.“„Tute ĝuste“, diris la inspektoro kaj rigardis, kiom da18

alumetoj estas en la skatoleto.„Sed aliflanke“, K. daŭrigis kaj turnis sin samtempe alĉiuj kaj volonte eĉ estus turninta sin al la triopo ĉe lafotografaĵoj, „sed aliflanke la afero ne povas gravi tro. Mikonkludas el tio, ke mi estas akuzita, sed mi povas trovieĉ ne la plej etan kulpon, pro kiu oni povus akuzi min.Sed ankaŭ tio estas flanka afero, la ĉefa demando estas,kiu akuzis min? Kiu instanco gvidas la proceduron? Ĉu viestas oficistoj? Neniu el vi surhavas uniformon, se onivian kostumon“ – tiumomente li turnis sin al Francĉjo –„ne nomu uniformo, sed pli verŝajne ĝi estas javojaĝkostumo. Pri tiuj demandoj mi postulas klarecon,kaj mi estas konvinkita, ke post tiu klarigo ni plej korepovos adiaŭi reciproke.“La inspektoro renversis per bato la alumetoskatoleton surla tablo. „Vi tre eraras“, li diris. „Tiuj sinjoroj ĉi tie kaj mipor via afero tute malgravas, ni eĉ preskaŭ nenion sciaspri ĝi. Ni povus surhavi la plej laŭregularajn uniformojn,kaj tamen via afero neniel pli malbone status. Mi ankaŭne povas diri al vi, ĉu estas akuzita vi, aŭ pli precizedirate, mi ne scias ĉu estas vi. Vi estas arestita, tio pravas,19

plian mi ne scias. Eble la gardistoj babilaĉis ion alian, sedtiukaze estis nur babilaĉo. Sed kvankam mi nun nerespondas viajn demandojn, mi ja tamen almenaŭ povaskonsili al vi, ke vi pensu malpli pri ni kaj pri tio, kiookazos al vi, pensu prefere pri vi mem. Kaj ne faru tianbruon pri la sento de via senkulpeco, tio ĝenas la ne tromalfavoran impreson, kiun ni cetere havas jam pri vi. Kajvi entute estu pli retenema pri viaj paroloj, preskaŭ ĉion,kion vi diris antaŭe, estus komprenebla ankaŭ el viakonduto, se vi dirus nur kelkajn vortojn, krome estisnenio, kio favorus tre por vi.“K. gapis al la inspektoro. Ĉu li ĉi tie ricevis lernejajninstruojn de homo kiu eble estas eĉ pli juna ol li mem? Ĉupro lia sincereco oni punis lin per riproĉo? Kaj pri lakaŭzo de sia aresto kaj pri ties komisiaj ordonintoj lieksciu nenion, ĉu? Li fariĝis iom ekscitita, iris tien kaj ĉitien, kion neniu malhelpis. Li ŝovis siajn manumojnmalantaŭen, palpis sian bruston, reordigis sian hararon,preteriris la tri sinjorojn kaj diris: „Estas ja sen senco.“.Tial ili turniĝis al li kaj komplezeme, sed serioze rigardislin. Kaj K. finfine denove haltis antaŭ la tablo de la20

inspektoro. „La prokuroro Hasterer estas mia intimaamiko“, li diris, „ĉu mi rajtas telefoni al li?“„Certe“, diris la inspektoro, „sed mi ne scias, kiun sencontio havu, krom tio, se vi eble devos priparoli privatanaferon kun li.“„Kiun sencon?“ K. vokis pli terurigite ol ĉagreniĝinte.„Sed kiu estas vi? Vi celas sencon kaj mem faras la plejsensencan, kio eblas, ĉu ne? Ĉu tio ne perpleksigus eĉŝtonon? La sinjoroj unue atakis min, kaj nun ili sidas aŭstaradas ĉi tie kaj devigas rajdi min antaŭ ili la kurson porprogresintoj. Kiun sencon tio havu, se mi telefonus al laprokuroro, se mi laŭdire estas arestita, ĉu? Bone, mi netelefonos.“„Tamen faru“, la inspektoro diris kaj etendis manon al laantaŭĉambro kun la telefono: „Bonvolu do telefoni.“„Ne, mi ne plu volas“, diris K. kaj iris al la fenestro.Transe la societanoj ankoraŭ estis ĉe la fenestro, kaj ŝajnenur nun, ĉar K. iris al la fenestro, estis iom ĝenataj rilatekvietan observadon. La gemaljunuloj intencis leviĝi, sed21

la viro post ili trankviligis ilin. „Ankaŭ tie estas spektantojtiaj“, K. tute laŭte vokis al la inspektoro kaj montrofingriseksteren. „For de ĉi tie“, li vokis poste transen. La triopoefektive tuj retroevitis kelkajn paŝojn, la gemaljunuloj eĉĝis malantaŭ la viron, kiu kovris ilin per sia larĝa korpokaj, kiel konkludeblis el liaj lipomovoj, diris ion ajn, kiupro la distanco nekompreneblis. Sed tute ili ne malaperis,sed ŝajne atendis la momenton, kiam ili denove povusproksimiĝi nerimarkate al la fenestro. „Sintrudemaj,senrespektaj homoj ili estas!“ diris K., retroturnante sinal la ĉambro. La inspektoro eble konsentis al li, kiel K.supozis ekkoni per rigardo flanken. Sed estis same tielbone ebla, ke li tute ne aŭskultis lin, ĉar li premis manonfirme sur la tablon, kaj ŝajne komparis ties fingrolongojn.La du gardistoj sidis sur valizo kovrata per ornamakovrilo kaj frotis siajn genuojn. La tri junaj homoj apogissiajn manojn sur la koksoj kaj ĉirkaŭrigardis sencele.Estis kviete, kiel en iu forgesita oficejo.„Nu, sinjoroj miaj“, vokis K., ŝajnis al li dum momento,kvazaŭ li portus ĉiujn sur siaj ŝultroj. „Laŭ via aspektomia afero estas certe finita. Mi opinias, ke estas plej bone22

ne plu pensi pri la pravigiteco aŭ nepravigiteco de viaagado kaj doni al la afero per reciproka manpremopacigan finon. Se ankaŭ vi havas mian opinion, jenbonvolu – “ kaj li paŝis al la tablo de la inspektoro kajetendis manon al li. La inspektoro levis la okulojn, ronĝissiajn lipojn kaj rigardis al la etendita mano de K.;ankoraŭ tiam K. supozis, ke la inspektoro akceptos lamanpremon. Sed tiu leviĝis, prenis duran rondanĉapelon, kiu kuŝis sur la lito de fraŭlino Brosisto, kajsurkapigis ĝin atenteme per ambaŭ manoj tiel, kiel onifaras tion ĉe la provado de novaj ĉapeloj.„Kiel simpla ĉio ŝajnas al vi!“, li diris dum tio al K. „nidonu al la afero pacigan finon, vi opinias, ĉu? Ne, ne, tiovere ne eblas. Per tio mi aliflanke ne volas diri, ke vimalesperiĝu. Ne, ja kial? Vi estas nur arestita, nenio pli.Tion mi devis sciigi al vi, mi faris tion kaj vidis ankaŭ, kielvi akceptis tion. Tio sufiĉas por hodiaŭ kaj ni povos adaŭinin, sed nur provizore, vi ja nun certe volos iri en labankon, ĉu?“„Ĉu en la bankon?“, demandis K., „mi ja pensis, ke miestas arestita.“ K. demandis kun certa spito, ĉar li,23

kvankam lia manpremo ne estis akceptita, sentis sin,speciale de kiam leviĝis la inspektoro, pli kaj plisendependa de ĉiuj tiuj homoj. Li ludis kun ili. Li havis laintencon, en la kazo, ke ili forirus, postkuri ilin ĝis ladompordo kaj oferti al ili sian arestigon. Tial li ripetisankaŭ: „Kiel mi iru en la bankon, kvankam mi estasarestita?“„Aĥ, tiel“, diris la inspektoro, kiu estis jam je la pordo, „vimiskomprenis min. Vi estas arestita, certe, sed tio nemalhelpu vin plenumi vian profesion. Krome vi ne estumalhelpata en via kutima vivmaniero.“„Tiukaze la arestiteco ne estas tre terura“, diris K. kajproksimiĝis al la inspektoro.„Mi opiniis tion neniam alie“, diris tiu.„Sed tiukaze ŝajne eĉ la sciigo de la arestigo ne estis trenecesa“, diris K. kaj proksimiĝis eĉ pli. Ankaŭ la aliaj jamproksimiĝis. Ĉiuj nun kolektiĝis en malvasta spaco ĉe lapordo.„Tio estis mia devo“, diris la inspektoro.24

„Estis stulta devo“, diris K. necedeme.„Povas esti“, diris la inspektoro, „sed ni ne perdu niantempon per tiaj paroloj. Mi supozis, ke vi volas iri en labankon. Ĉar vi atentas ĉiujn vortojn, mi aldonas: mi nedevigas vin iri en la bankon, mi nur supozis, ke vi dezirastion. Kaj por plifaciligi tion al vi kaj por fari vian alvenonen la banko kiel eble plej malokulfrape, mi disponigistiujn tri sinjorojn, viajn kolegojn, al vi.“„Kiel?“ vokis K. kaj mire gapis la triopon. Tiuj tielnekarakterizaj anemiaj junaj uloj, kiujn li ankoraŭ nunhavis en la memoro nur kiel grupon ĉe la fotografaĵoj,estis efektive oficistoj el lia banko, ne kolegoj, tio estus trointime dirite kaj ĝi pruvis fendon en la ĉioscio de lainspektoro, sed subrangaj oficistoj el la banko ili estisefektive. Kiel K. povis pretervidi tion? Ja kiel obsedita lievidente estis de la inspektoro kaj de la gardistoj por neekkoni tiun triopon?! Jen la rigida, la manojn svingantaKorvoŝtejner, jen la blonda Kuliĥ kun la profunde metitajokuloj kaj Kaminer kun la neeltenebla rideto pro daŭramuskola trostreĉo.25

„Bonan matenon“, diris K. post iom da tempo kaj etendismanon al la korekte kliniĝantaj sinjoroj. „Mi ja tute nerekonis vin. Nun ni do iru al la laboro, ĉu?“ La sinjorojkapjesis ridante kaj fervore, kvazaŭ ili atendis tion dum latuta tempo, sed kiam K. rimarkis la mankon de sia ĉapelopostrestinta en lia ĉambro, ili ĉiuj kuris laŭvice poralporti ĝin, kio konkludigis almenaŭ certanembarasitecon de ili. K. staris kviete kaj postrigardis ilintra la du malfermitaj pordoj, la lasta kompreneble estis laindiferenta Korvoŝtejner, kiu nur elegante trotis. Kaminertransdonis la ĉapelon kaj K. eksplicite devis diri al si, kieltio necesis cetere ankaŭ ofte en la banko, ke la rideto deKaminer ne estis intenca, ja, ke li tute ne povas ridetiintence. En la antaŭĉambro malfermis tiam sinjorinoGrubaĥ, kiu tute ne aspektis kulpokonscia, la loĝejanpordon al la tuta socio, kaj K. vidis tiel, kiel tiom oftemalsupren sur ŝian antaŭtukan bendon, kiu tiomnenecese profunde tranĉis sin en ŝian fortikan korpon.Malsupre K. decidis, kun la horloĝo enmane, uziaŭtomobilon por ne pli ol necese pligrandigi latridekminutan malfruiĝon. Kaminer kuris al la angulopor alkonduki la aŭtomobilon, la du aliaj evidente provis26

distri sinjoron K., kiam Kuliĥ subite montris al la transadompordego, en kiu ĵus aperis la granda viro kun lablonda pinta barbo, kaj, en la unua momento iomembarasite pri tio, ke li montras sin nun en sia tutagrando, retropaŝis al la muro kaj sin apogis. Lagemaljunuloj certe ankoraŭ estis sur la ŝtuparo. K.ĉagreniĝis pri Kuliĥ, ĉar tiu atentigis pri la viro, kiun limem jam pli frue ekvidis, ja kiun li eĉ atendis. „Nerigardu tien!“ li diris krude, sen rimarki, kiel orelfrapa tiaparolmaniero devas esti al plenkreskintaj viroj. Sedklarigo ne necesis, ĉar ĝuste alvenis la aŭtomobilo. Onisidiĝis kaj ekveturis. Jen K. memoris, ke li tute nerimarkis la forveturadon de la inspektoro kaj de lagardistoj, la inspektoro kaŝe kovris la tri oficistojn kaj laoficistoj siaflanke la inspektoron.Grandan spiritĉeestontio ne pruvis, kaj K. ekintencis tiurilate observi pliprecize. Sed spite al tio li ankoraŭ turniĝis kaj kliniĝissuper la malantaŭan randon de la aŭtomobilo, por ke lieble ankoraŭ vidu la inspektoron kaj la gardistojn. Sed tujli returniĝis kaj apogis sin leĝere aŭtangule sen eĉ fari laprovon serĉi iun. Kvankam ne ŝajnis tiel, li ĝuste en tiumomento bonvenigus kelkajn konsolajn vortojn, sed la27

sinjoroj ŝajne estis iom lacigitaj, Korvoŝtejner rigardisdekstre el la veturilo, Kuliĥ maldekstre, kaj nur Kaminerkun sia rikano estis je dispono, ŝerci pri tio la humanismobedaŭrinde malpermesus.En tiu printempo K. kutime pasigis la vesperon en tiumaniero, ke post la laboro, se tio ankoraŭ eblis – ĉar lisidis plej ofte ĝis la naŭa vespere en la oficejo – li farissola aŭ kun oficistoj promeneton kaj poste iris enbierejon, kie li kutime kunsidis ĝis la dekunua vespere ĉerezervita tablo por regulaj gastoj plej ofte kun jam ne plujunaj sinjoroj. Sed estis ankaŭ esceptoj de tiu regulo, se K.ekzemple kun la bankdirektoro, kiu tre ŝatis tieslaborkapablon kaj fidindecon, estis invitita alaŭtomobilveturo aŭ al vespermanĝo en ties vilao. KromeK. unufoje ĉiusemajne iris al ino kun la nomo Elinjo, kiudumnokte ĝis la malfrua mateno servis en vinejo kielkelnerino, kaj kiu dum la hela tago akceptis vizitantojnnur en la lito.Sed en tiu ĉi vespero – la tago rapide pasis kun streĉitalaboro kaj

Aŭtoro Franz Kafka Titolo La proceso Tradukis Dorothea Kaiser & Hans-Georg Kaiser (Donjo & Cezar) laŭ la eldono de la eldonejo Parkland: Franz1 Kafka „Romane und Erzählungen" Lingve kontrolis Vladimir Türk Aranĝis Frank Vohla & Hans-Georg Kaiser Finrevizio je la 03-a de aŭgusto en la jaro 2016